DEUS, SOL, LUA E ESTRELAS
A DANÇA DAS ESTRELAS
LA KOLORO DE LA AMO
(Jomo)
Am’ kaũzas la pasion,
Ğojegon aũ doloron,
Sed, Kiu scias tion:
Ĉu havas ği koloron?
Ne pentris Leonardo
Ğin eĉ sur akvarelo,
Kaj ne Mikelanğelo,
Nek rusa avangardo.
Kio estas (x2)
La kolor’ de la amo?
La amo estas blua
Se estas ği tro frua,
Sed povas esti ruğa
Pro sentimento fuğa.
Ği povas esti nigra
Pro koro ege pigra,
Sed povas iği blanka
Se estas ambaũflanka.
Fojfoje estas griza
Dum la momento kriza
Kaj iğas triste bruna
Pro amorant’ tro juna.
De mi la plej šatata
Kolor’ estas konata,
Kun sentimento prava
Akordas kolor’ flava.