terça-feira, 27 de julho de 2010

Vorto de la tago - KONFESI ESPERANTE


 

KONFESI

1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera:

Ĉiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas.
La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.

2. Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno:

Li konfesis sian amon al ŝi.
Ekaŭdinte amkonfeson ŝi perdiĝis kaj ne sciis kion respondi.

3. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si:

Mi konfesas mian eraron.
Filo konfesis - patro forgesis.
Post konfeso venas forgeso.
La infano malkonfesis sian kulpon.

4. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon:

Ĉu vi jam konfesis viajn pekojn?
La pastro sidas en konfesejo. Li konfesprenas (aŭskultas konfesojn).

--------------------------------------------------
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi en via profilo ĉe http://eo.lernu.net indikis, ke vi volas ĉiutage ricevi tagovortojn. Tagovortoj estas speciala servo de lernu!, pri kiu eblas legi ĉe http://eo.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/ . Se vi ne plu volas ricevi la mesaĝojn, aŭ ensalutu ĉe lernu! kaj en via profilo indiku tion, aŭ alklaku la suban ligilon:
http://eo.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/?tgv=668a289303

------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net