quarta-feira, 28 de julho de 2010

 
Vorto de la tago - MIRAKLO

MIRAKLO

1. Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno:

Jesuo faris miraklon satiginte 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj.
Lia resaniĝo estis mirakla.
Mirakle ni trovis savon.

2. Mirindaĵo:

Tio, ke vi evitis la morton, estas vera miraklo!
Miraklo inter mirakloj.
Li estas fama miraklisto.