VORTOJ DA TAGOJ:
VOLONTE
Konsente kaj kontente, laŭ volo kaj plaĉo:
Mi volonte akceptis ilian proponon partopreni la feston.
Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte.
Multaj homoj partoprenus tian kongreson kun granda volonteco.
Nia organizo serĉas volontulojn, kiuj povus helpi pri la projekto.
Li nevolonte subskribis la kontrakton.