segunda-feira, 9 de agosto de 2010

Vorto de la tago - AKIRI

Assunto: Vorto de la tago - AKIRI


AKIRI

1. Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie:

Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo.
Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
Peke akirita ne estas profita.
Kiel akirite, tiel perdite.
Akiro kaj perdo rajdas duope.

2. Sukcesi ricevi ion petitan:

Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio.

3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon:

Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn.
Ŝi estas neakirebla virino.
Li provis flatakiri mian pardonon.

4. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo:

Ŝajnas al mi, ke vi neniam akiros saĝon.
Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
Lasu min reakiri mian spiron.

--------------------------------------------------
------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net