sexta-feira, 6 de agosto de 2010

Vorto de la tago - ANTIKVA

Assunto: Vorto de la tago - ANTIKVA


ANTIKVA

1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta:

Ni ĉiuj aŭskultis legendojn pri la antikvaj tempoj.
Demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi la konduton).
Dionizo estis unu el la dioj, je kiuj kredis antikvuloj.

2. Tro malnova, malmoderna:

Tiu modo estas antikva.
La kolektanto de antikvaĵoj volas aĉeti ĉi tiun vazon de mi.
Mi kolektos monon por aĉeti tiun ringon de antikvaĵisto.
La antikveco de tiu pentraĵo estas certigita de sciencistoj.

--------------------------------------------------


------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net