terça-feira, 24 de agosto de 2010

Vorto de la tago - FONDI

FONDI

1. Starigi (konstruon) sur io:

Ili decidis ne fondi la domon sur roko.
Post la milito oni refondis la preĝejon.

2. Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento:

Ili venis en tiun ĉi lokon kaj fondis la urbon.Pasis multegaj jaroj post la fondiĝo de nia urbo.

3. Krei kaj aranĝi (institucion):

UEA estis fondita de Hodler.
La fondo de nia asocio ebligos nin fari diversajn aranĝojn.
La Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (ESF) estas fondaĵo, kiu finance subtenas diversajn projektojn.
La fondinto de Esperanto ricevis multajn gratulajn leterojn.
ESF fondiĝis per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman.

4. Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas kaj simile):

Ŝi fondas sian vivon sur la amo.
Vi parolas sensencaĵojn, fonditajn sur nenio.
Via timo estas tute senfonda.

------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net