Muziko ESPERANTA “Ĉiel ajn” – Tarcísio LimaKodiskon – Verdastelaj Brazilaĵojn
ĈIEL AJNTarcisio Lima
Iam li venis, kaj li komprenis kun flegem'La dolorojn de ĉi sfero;Kaj sian lumon kvazaŭ parfumon blovis liĜis la limoj de la Tero.Lia kompreno estis korpleno de justeco kaj am'Kaj liaj faroj plej montrisLa purecon de l' bon' kaj de l' vero!Jen kiel luno, jen kiel suno, lumis jaResanige lia vorto;Lia prediko milda muziko tiris ninAl kuraĝo kaj komforto;Kun sentimeco, kun senlimeco, li, per konoj kaj kor',Vidigis vivon sen fin' kaj sen eterna dolor'Post la morto!Li lecionis pri l' gloro de l' pardono,Eĉ kiam ni lin trafis per tiom da malbono!Malgraŭ malamo nia,Li disdonis benojn plej ĉielajn ĉiel ajn!Mi, miaflanke mise kaj manke, dankas lin,Dum ankoraŭ pardonpetas;Je ĉiu fojo, ĉe lia vojo mi malvigleMalzorgas kaj malpretas ...Mi amis ruze, tenis misuze kaj donis kun misa dezir',Nur ĉar mis' ĉarmis ...Sed mi agnoske pentas pro li kaj poetas ...