domingo, 26 de setembro de 2010

PATRO NIA KAJ SALUTON MARIA


Patro nia:

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigata
Venu via Regno.
Plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.


Saluton Maria! 

Saluton Maria, grace plena,
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de ventro via, Jesuo.
Sankta Maria, Patrino de Dio,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.