quarta-feira, 18 de agosto de 2010

Enc: Vorto de la tago - LAVI

Assunto: Vorto de la tago - LAVI


LAVI

1. Purigi per akvo aŭ alia likvo:

Lavu la manojn antaŭ ol manĝi.
Mano manon lavas.
La grajneto ellaviĝis el mia okulo pro mia plorado.
La patrino frotlavas la plankon.
Lavado de vestoj estas facila nuntempe, ĉar la tutan laboron faras lavmaŝinoj.
Ankaŭ la manĝilaron ne necesas lavi permane, ĉar ekzistas telerlaviloj.

2. Tuŝi per sia akvo:

La Balta maro lavas la bordon de nia lando.
Maraj ondoj ĉirkaŭlavis la ŝipon.

3. Purigi:

Lavu de la malbono vian koron!
Fari al iu bonan lavon (severan riproĉon).
"Lavu vian animon je fuego da sorto!"

------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net