quarta-feira, 18 de agosto de 2010

Vorto de la tago - NUANCO

Assunto: Vorto de la tago - NUANCO


NUANCO

1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro:

Antaŭ farbado de la ĉambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de ruĝo.
Hela nuanco plivigligos la ĉambron.
Ĉu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn?
La ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.

2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj:

Li respondis al mi kun nuanco de malestimo.
Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso.
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.


------------------------------
La teamo de lernu!
teamo@lernu.net